| Scienco (Branĉo) | Ĉefa studobjekto |
|---|
| Agronomio | agrokulturo kaj hortikulturo |
| Akustiko | sonoj |
| Algebro | operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo |
| Anatomio | strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj |
| Anestezologio | senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj |
| Antropologio | evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj |
| Antroponimio | propraj nomoj de homoj |
| Aritmetiko | nombroj kaj kalkulado per ili |
| Arkeologio | monumentoj kaj artoj de antikva epoko |
| Astronomio | astroj kaj kosmaj fenomenoj |
| Asiriologio | antikvaj civilizoj de Mezopotamio |
| Atomistiko | kerna fiziko |
| Bakteriologio | bakterioj |
| Biologio | studado kaj teoriado pri la biosfero |
| Botaniko | plantoj |
| Cibernetiko | aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj |
| Citologio | strukturo kaj funkcioj de la ĉelo |
| Daktiloskopio | identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto |
| Dendrologio | arboj kaj arbedoj |
| Dendrokronologio | datadmetodo pere de arbringoj |
| Dermatologio | haŭtmalsanoj |
| Diplomatiko | malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto |
| Ekologio | influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio |
| Ekonomiko | mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj |
| Endokrinologio | endokrinaj glandoj |
| Entomologio | insektoj |
| Epigrafiko | antikvaj epigrafoj |
| Ergonomio | mezuro de laboro per ergoj |
| Estetiko | belo en la naturo kaj en la artoj |
| Etnografio | historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj |
| Etologio | kondutoj de la bestoj |
| Etimologio | origino de la vortoj |
| Faleristiko | insignoj |
| Farmacio | preparado de medikamentoj |
| Farmakologio | kuraciloj kaj iliaj efikoj |
| Filologio | esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio |
| Filozofio | esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado |
| Fitologio | plantoj |
| Folkloristiko | tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj |
| Fonetiko | sonoj de la lingvo |
| Fonologio | fonemoj de la lingvo |
| Fora perceptado | observi surfacaĵojn sen fakte kontaktigi |
| Frazeologio | frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto |
| Ftizeologio | tuberkulozo kaj ĝia kuracado |
| Futurologio | esplorado kaj prognozado pri la venonta tempo de la homaro |
| Fitonimio | nomoj de plantoj |
| Fitogeografio | geografio de plantoj |
| Fitopatologio | patologio de plantoj |
| Fiziko | propreco de korpoj kaj fenomenoj |
| Fiziologio | funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj |
| Genealogio | deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj |
| Genetiko | fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco |
| Geodezio | formo aŭ kurbeco de la Tero |
| Geografio | regionoj de la Tero |
| Geologio | solida ŝelo de la tero |
| Geometrio | linioj, surfacoj kaj solidoj |
| Germanistiko | germana lingvo |
| Gerontologio | maljunaj homoj |
| Grafologio | karaktero de homo per esplorado de lia skribo |
| Gramatiko | lingvaj reguloj |
| Ginekologio | virina organismo kaj ŝia naskaparato |
| Hematologio | sango |
| Heraldiko | blazonoj |
| Heŭristiko | metodoj de esplorado en la scienco |
| Hidronimio | nomoj de riveroj, lagoj, maroj |
| Histologio | ĉeloj de homa organismo |
| Historio | kronologio pri pasinta tempo de la homaro kaj sociaj faktoj |
| Historiografio | verkado historion de difinita tempo |
| Iktiologio | fiŝoj |
| Informadiko | informado per aŭtomataj maŝinoj |
| Kardiologio | kormalsanoj |
| Kartografio | desegnado de mapoj |
| Kemio | analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj |
| Kinologio | hundoj |
| Klimatologio | priskribo kaj esplorado de klimatoj |
| Komputiko | komputiloj kaj komputillingvoj |
| Kosmologio | origino kaj formiĝo de la universo |
| Kosmografio | movoj de la astroj |
| Kriminologio | krimoj |
| Kristalografio | esploro de kristaloj |
| Kronologio | fiksado de datoj de la historiaj eventoj |
| Leksikografio | farado de vortaroj |
| Leksikologio | etimologio, signifo kaj uzo de vortoj |
| Lingvistiko | teoriado pri lingvaj fenomenoj |
| Logiko | formoj kaj leĝoj de la pensado |
| Matematiko | kvantoj, formoj kaj aranĝoj |
| Mekaniko | ekvilibro kaj movo de la korpoj |
| Metalurgio | industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj |
| Meteologio | atmosferaj fenomenoj |
| Metodologio | sciencaj metodoj |
| Metrologio | mezuroj |
| Mikologio | fungoj |
| Mikrobologio | mikroboj kaj ilia agado |
| Mineralogio | mineraloj |
| Mitologio | mitoj de unu lando aŭ religio |
| Morfologio | formoj de la materio |
| Muzeologio | muzeoj |
| Muzikologio | muziko |
| Nefrologio | renoj |
| Noetiko | eblecoj de la homa sciado |
| Numismatiko | antikvaj moneroj kaj medaloj |
| Oceanografio | maraj fenomenoj |
| Oceanologio | oceanoj |
| Oftalmologio | okuloj |
| Onomastiko | propraj nomoj |
| Optiko | lumaj fenomenoj |
| Orientalistiko | popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento |
| Ornitologio | birdoj |
| Ortografio | korekta skribo de vortoj en unu lingvo |
| Ortopedio | deformiĝo de la korpo |
| Osteologio | ostoj |
| Paleontologio | elfositaj restaĵoj |
| Paleografio | deĉifrado de malnovaj skribaĵoj |
| Papirologio | deĉifrado de antikvaj papiroj |
| Parazitologio | animalaj kaj vegetaraj parazitoj |
| Patologio | malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado |
| Pedagogiko | instruado kaj edukado |
| infanmalsanoj |
| Petrografio | rokspecoj |
| Pomologio | fruktoj kaj fruktarboj |
| Psikiatrio | studo pri mensaj malsanoj kaj ties kuracado |
| Psikologio | studo pri psikaj fenomenoj |
| Radiologio | aplikado de radiokrea energio |
| Rentgenologio | terapio per radioj |
| Romanistiko | latinidaj lingvoj kaj kulturoj |
| Semantiko | studo kaj teoriado pri la signifo de lingvaj esprimoj |
| Serologio | modifo de la sero sub la influo de malsanoj |
| Seksologio | seksaj problemoj de la homo |
| Sinologio | ĉina lingvo kaj kulturo |
| Sismologio | kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj |
| Slavistiko | slavaj lingvoj kaj kulturo |
| Sociologio | fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo |
| Spektroskopio | spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo |
| Speleologio | kavernoj kaj subteraj akvofluoj |
| Statiko | ekvilibro de la fortoj |
| Statistiko | metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj |
| Stomatologio | buŝo kaj dentoj |
| Stratigrafio | tavoloj de la Tero (parto de geologio) |
| Sintakso | branĉo de lingvoscienco kiu studas la rilaton inter vortoj de la frazo kaj ilia funkcio en la frazo |
| Teatrologio | teatro |
| Termiko | varmo |
| Termodinamiko | rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj |
| Toponimio | nomoj de geografiaj objektoj |
| Topografio | grafika desegnado de la tereno |
| Toksikologio | toksoj kaj kontraŭvenenoj |
| Traŭmatologio | vundoj kaj traŭmatoj |
| Trigonometrio | funkcioj de pluranguloj |
| Venerologio | veneraj malsanoj |
| Vulkanologio | vulkanoj |
| Zoogeografio | geografia distribuo de animaloj |
| Zoologio | animaloj |
| Zoonimio | nomoj de animaloj |