Article: Proteino
From: Wikipedia, the free encyclopedia.ProteinoProteino aro estas nemalhaveblaj komponantoj de ĉiuj vivantaĵoj, inkluzive de la plej simplaj formoj de vivo, kiel bakterioj, algoj, kaj aliaj mikroorganismoj. Ili devas ĉeesti en la dietoj de ĉiuj animaloj (bestoj kaj homoj) por sintezi histojn, enzimojn, iujn hormonojn, kaj kelkajnsango-komponantojn. Aldone al tio, ili uziĝas en la subtenado kaj riparode ekzistantaj histoj kaj kiel fonto de energio por la korpo.La funkcio de proteinoj estas, inter aliaj: transporta, struktura, protekta, kataliza, stoka, hormona.La elementoj karbono, oksigeno, nitrogeno, hidrogeno, kaj sulfuro troviĝasen ĉiuj proteinoj. Aliaj elementoj, kiel fosforo, jodo, fero, zinko kaj magnezio estas esencaj konsistigantoj de iuj specialigitaj proteinoj. Kazeino, la ĉefaproteino de lakto, entenas fosforon, kiu estas gravega elemento en la dieto de beboj kaj infanoj. Hemoglobino, la proteino en la sango kiu transportas oksigenon, entenas feron.Proteinoj estas ege grandaj molekuloj kun molekulaj masoj inter ĉirkaŭ 6000 kaj kelkmilionoj da amu. Ilia mamuta grando (laŭ la molekula senco)vidiĝas en komparo de glukozo kun hemoglobino, relative malgranda proteino. Glukozo havas molekulan mason de 180 amu, dum la molekula maso de hemoglobino estas 65.000 amu.Proteinoj estas polimeroj kunmetitaj, en diversaj kombinoj, per kunligiĝo de nombro da similaj, sed ne samaj, etaj molekuloj nomataj aminoacidoj.Laŭ molekula skalo, proteinoj estas grandegaj. Tio estas eco kiu permesas al ili alpreni formojn multe pli kompleksajn ol pli malgrandaj molekuloj. La terminoj primara-strukturo, sekundara-strukturo, terciara-strukturo, kaj kvaternara-strukturo esprimas ĉi tiun strukturan kompleksecon. Ĉi tiuj terminoj aludas la tipojn de koncernaj ligoj aŭ la formon (figuron) de la proteino. Kategorio: Biokemio af: Proteïen an: Proteína ar: بروتين az: Zülal bat-smg: Baltīms bg: Белтък bn: প্রোটিন br: Protein bs: Bjelančevine ca: Proteïna cs: Bílkovina da: Protein de: Protein el: Πρωτεΐνη en: Protein es: Proteína et: Valgud eu: Proteina fa: پروتئین fi: Proteiini fo: Protein fr: Protéine gl: Proteína he: חלבון hi: प्रोटीन hr: Bjelančevine hu: Fehérje id: Protein io: Proteino is: Prótín it: Proteina ja: タンパク質 ka: ცილები kk: Ақуыз ko: 단백질 la: Proteinum lb: Protein lt: Baltymas lv: Olbaltumvielas mk: Протеин ml: മാംസ്യം mn: Протейн mr: प्रथिने ms: Protein nl: Proteïne nn: Protein no: Protein nov: Proteine oc: Proteïna om: Protein pam: Protina pl: Białka ps: پروټين pt: Proteína qu: Prutina ro: Proteină ru: Белки sah: Протеин scn: Prutiìna sh: Protein simple: Protein sk: Bielkovina sl: Beljakovina sq: Proteina sr: Протеин su: Protéin sv: Protein sw: Protini ta: புரதம் te: మాంసకృత్తులు th: โปรตีน tl: Protina tr: Protein uk: Білки ur: لحمیات vi: Protein vls: Proteïne war: Protina yi: פראטעין zh: 蛋白质 zh-min-nan: Nn̄g-pe̍h-chit
|
|