Article: Paleontologio
From: Wikipedia, the free encyclopedia.Paleontologio Biologio > Tersciencoj > Paleontologio La Paleontologio pristudas la historion de la vivo sur la Tero, la praajn plantojn kaj animalojn, laŭ la indikoj de fosilioj. La vorto devenas de sciencaj grekaj radikoj: palaios (malnova) + ontos (estaĵo) + logio (scienco).La paleontolgio studas: vivantajn estaĵojn de la prapasinteco, aŭ pravivulojn, kaj sedimentajn formaciojn ( roktavolojn) kiuj enhavas fosiliojn.Ĝi sin apogas sur informoj de Biologio kaj de Geologio. Vere kiu studas nuntempajn ĉu plantojn ĉu bestojn, devas konsideri, ke fakte la nuntempa vivularo estas nur parto de la tera vivularo. La ŝtoniĝintaj vivulantaroj estas objektoj de la Geologio, ĉar ili troviĝas en sedimentaj tavoloj, en sedimentaj rokaĵoj, sed ĉar ili enhavas plantojn aŭ bestojn, tion devas pristudi la Biologio. Kiam tio estis farata, oni scias la aĝo kaj la estiĝo de la tavolo, do jen oni denove en la Geologio.Oni dividas la Paleontologion en: * Paleobotaniko kiu studas fosiliojn de vegetaloj aŭ fungoj formortintaj kaj de ties taksonomio. Ĝi estas fako ne tiom disvastigata kiel la Paleozoologio. Ĉi tie oni povas konsideri fakojn kiel la Palinologio aŭ scienca pristudo de la poleno. * Paleozoologio kiu studas fosiliojn de animaloj; Tiu fako estas la plej konata kaj disvastigata kaj pro tio foje estas konsiderata kiel nura Paleontologio. Inter fosilioj de animaloj, ĝi pristudas prefere tiujn de jam formortintaj animaloj kaj ties taksonomion. Ĉi tie oni povas konsideri fakojn kiel la Paleoentomologio aŭ la Dinosaŭrologio. * Makropaleontologio kiu studas la facile videblaj fosiliojn ( ostojn, konkojn, ungojn, ktp.) nomataj makro-fosilioj; * Mikropaleontologio kiu studas tre malgrandajn fosilojn ( protozoariojn, radiolariojn, ktp.) nomataj mikro-fosilioj. * Paleoklimatologio. Ĝi eliras de la biologiaj limigoj kaj eniras ene de la Meteorologio. Ĝi pristudas la klimaton, la atmosferajn kondiĉojn, la klimatajn zonojn de la geologia pasinteco. * Paleogeografio. Ĝi rilatas la fizikan geografion, kaj baziĝas super la studo de la topografio kaj de la geografio de la pasinteco.Famaj paleontologojReferencojEndre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.Eksteraj ligoj(En la hispana lingvo) * Hispana Paleontologio * InterFosil - Ejo por ŝatantoj de la Paleontologio * Fósil - Revuo de Paleontologio * Projekto Fonelas - Paleontologa kuŝejo * Prahistoria Tempo Prehistórico Homa evoluo kaj antaŭkambrika tempo. * Kuŝejo de Quibas. * PALEONTOLOGIO EN HISPANA - Grupo de Paleontologio kaj dinosaŭroj. * aragosaurus.com - Grupo de studoj pri paleontologio de la Universitato de Zaragoza Kategorio: Terscienco
af: Paleontologie ar: علم الإحاثة bg: Палеонтология br: Paleontologiezh bs: Paleontologija ca: Paleontologia cs: Paleontologie cy: Paleontoleg da: Palæontologi de: Paläontologie el: Παλαιοντολογία en: Paleontology es: Paleontología et: Paleontoloogia eu: Paleontologia fa: دیرینشناسی fi: Paleontologia fr: Paléontologie fy: Paleontology gl: Paleontoloxía he: פליאונטולוגיה hr: Paleontologija hu: Őslénytan ia: Paleontologia id: Paleontologi ie: Paleontologie io: Paleontologio is: Steingervingafræði it: Paleontologia ja: 古生物学 ka: პალეონტოლოგია ko: 고생물학 la: Palaeontologia lt: Paleontologija mk: Палеонтологија mn: Палеонтологи ms: Paleontologi my: နိခါတကဗေဒ nds: Paläontologie nl: Paleontologie nn: Paleontologi no: Paleontologi nov: Paleontologia oc: Paleontologia pl: Paleontologia pt: Paleontologia ro: Paleontologie ru: Палеонтология sh: Paleontologija simple: Paleontology sk: Paleontológia sl: Paleontologija sr: Палеонтологија su: Paléontologi sv: Paleontologi ta: தொல்லுயிரியல் th: บรรพชีวินวิทยา tr: Paleontoloji uk: Палеонтологія ur: حفریات vi: Cổ sinh vật học vo: Fösilav yi: פאלעאנטאלאגיע zh: 古生物学
|
|