Pri la aliaj signifoj de RNA rigardu en RNA (apartigilo).- Kontraste al la duopa helico de DNA, molekuloj de RNA (ribonuklea acido) estas en laformo de unuopaj filamentoj, kaj anstataŭ havi timinon, ĝi havas uracilon kiel unu el la kvar nukleotidoj. Sed iom da intramolekula (interna) pariĝado eblas en sekcioj kie la molekulo refaldiĝas sur sin. Tiel, partoj de la RNA-molekuloj povas ekzisti en la formo de duopa helico.
RNA-rolo en sintezo de proteino
DNA ne ĉeestas en la centro de proteina sintezo, ĉar la plejparto de tiajsintezoj okazas ekster la ĉela nukleo en regionoj de la ĉelo kiuj neenhavas DNA-n. Tial la informo en DNA devas esti transdonita selektive alRNA, kiu portas la instrukciojn el la nukleo al la centroj de la proteinasintezo.Tri tipoj de RNA estas konataj: ribosoma RNA (rRNA), mesaĝa RNA (mRNA),kaj transiga RNA (tRNA). La nomoj aligitaj al la tri tipoj de RNA indikasla probablajn funkciojn en protein-sintezo. Ĉiuj tipoj de RNA estassintezitaj el ribonukleotidoj per la formiĝo de komplementaj filamentojlaŭ DNA-ŝablono.
Ribosoma RNA
ribosomo; ribosoma RNA (rRNA)Ribosomoj, nukleoproteinaj eretoj en la citoplasmo de ĉeloj,servas kiel centroj sur kiuj okazas la sintezo de proteinoj. Ribosoma RNAkaj proteino estas la ĉefaj komponantoj de ribosomoj.La ribosoma RNA en ĉi tiuj eretoj reprezentas preskaŭ 60 procentojn de latuta RNA enhavata en ĉeloj. rRNA ne direktas aktive la sintezonde proteino, sed ŝajne stabiligas kelkajn el la molekuloj en la procezo.dick
Mesaĝa RNA
mesaĝa RNA (mRNA)Molekuloj de mRNA portas la kodon, aŭ instrukciojn, por proteina sintezoel la DNA en ĉela nukleo eksteren al la ribosomoj.Ĉi tiuj molekuloj de mRNA estiĝas en la nukleo kiam DNA-molekulo partemalvolviĝas kaj elmetas ĉenan segmenton kun bazo-unuoj kiuj signifas laspecialan mesaĝon, aŭ kodon transdonotan. En ĉeesto de la enzimoRNA-polimerazo nukleotidoj el la nukleotida rezervujo formas komplementanĉenon de mRNA per la parigo de taŭgaj bazaj unuoj kun tiuj de DNA. La mRNAtiam foriras el la DNA kaj difuziĝas for de la nukleo, por alligiĝi al unuaŭ pli da ribosomoj en preparo por la sekvanta paŝo en la sintezode proteino.En eŭkariotoj la DNA povas esti ŝablono por la sintezo de hnRNA, kiu post speciala procesiĝo (tiel nomita " splisado") iĝas mRNA.poliribosomo (polisomo)Enirante la ĉelan citoplasmon, molekulo de mRNA povas kroĉiĝi al pluraj deribosomoj, tiel estigante kompleksaĵon nomatan poliribosomo, aŭ polisomo.Ĉiu ligita ribosomo moviĝas laŭlonge de la mRNA-filamento unudirekte dumproteina sintezo. Oni opinias ke molekulo de mRNA uziĝas nur kelkfoje,antaŭ ol ĝi hidroliziĝas ree en nukleotidojn. Tia konduto eble ŝajnasmalŝpara, sed ĝi permesas al ĉeloj produkti diversspecajn proteinojn posttre mallonga prepartempo.
Transiga RNA
Transiga RNA produktiĝas per la formiĝo de komplementaj filamentoj laŭDNA-ŝablono. Transigaj RNAoj entenas 75-90 nukleotidajn unuojn kaj havasmolekulajn masojn de 23.000-30.000 amu. Tio estas multe malpli ol lamolekulaj masoj de aliaj RNAoj.transiga RNA (tRNA)La ĉefa funkcio de transiga RNA estas liveri unuopajn aminoacidojn elrezervujo de aminoacidoj al la centro de protein-sintezo.La aminoacidoj devas esti liverataj laŭ la sinsekvo postulata de la kodode la mRNA. Ĉiu el la 20 aminoacidoj konataj en proteinoj havas unu aŭpli da respondaj RNAoj. En 1965 oni deduktis la tutan bazosinsekvon degist-alanina tRNA. Poste, oni determinis la bazosinsekvon de plurajaliaj tRNA-molekuloj.Du unikaj trajtoj de tRNA estas (1) karakteriza figuro kiu rezultas debazopariĝo kaj (2) la ĉeesto de multaj neĉefaj bazoj, aldone al la normalajadenino, uracilo, guanino, kaj citozino. La neĉefaj bazoj lokiĝas primareen la maŝoj kaj faldoj de la molekulo kaj ne partoprenas ajnan bazopariĝon.Ĉiuj tRNA-molekuloj havas CCA-bazosinsekvon ĉe la centro de aminoacidaalkroĉiĝo. antikodonoLa antikodono de tRNA estas specifa sinsekvo de nukleotidoj entenanta tribazojn. Ili kapablas formi hidrogenajn ligojn kun komplementa sinsekvode bazoj (kodono) sur mRNA-molekulo.Antaŭ ol aminoacido povas esti transportata, ĝi devas formi ligon kun latRNA. La alkroĉiĝo okazas ĉe la CCA-finaĵo de tRNA, kie estera ligoformiĝas inter la karboksilo de la aminoacido kaj hidroksilo de la finlokanukleotido de la tRNA.