Article: Dunoma nomenklaturo
From: Wikipedia, the free encyclopedia.Dunoma nomenklaturoEn biologio, dunoma nomenklaturo estas la formala metodo de nomado de specioj. Kiel la vorto "dunoma" sugestas, la scienca nomo de specio estas formata de la kunmeto de du termoj: la genra nomo kaj la specia termo.Ekzemple, Canis lupus aŭ Anthus hodgsoni. Historio de la nomenklaturo La adopto de la sistemo por dunoma nomenklaturo okazis pro la meritoj de la sveda botanikisto kaj fizikisto Carolus Linnaeus (1707 – 1778). Principoj de la sistemo Kvankam fajnaj detaloj povas estis malsamaj, ĝenerale oni uzas jenajn regulojn por doni nomojn: * Laŭ la signifoj de la vortoj "duuma" kaj "dunoma" la sciencaj nomoj de ĉiuj specioj aperas kiel kombinaĵoj el du vortoj, kiuj estas en la moderna latina lingvo, sed la nomoj ne necese venas el la latina. Ofte, ili devenas el nomoj de homoj, lokoj, grekaj vortoj, aŭ iu ajn alia fonto. * # nomo de genro * # la dua vorto indentigas la specion de la genro, por ĝi povas esti uzataj diversaj priskriboj (speci-nomo), ekzemple: * # * la ĝenerala fakvorto por identigi la specion (tiel nomata scienca priskribilo) * # * en zoologio, la vorto, kiu identigas la specion, estas nomata specifa nomo * # * en botaniko, tiu vorto nomiĝas specifa epiteto * Speci-priskribaj nomoj estas kutima kursivigitaj; ekzemple Homo sapiens. Ĝenerale, la duvorta nomo devas esti printita en speciala tiparo, kiu distingigas ĝin disde la normala teksto; ekzemple "Kelkaj pliaj Homo sapiens estis malkovritaj". * La genra nomo ĉiam estas skribita per komenca majusklo. * En zoologio, la speci-nomo neniam estas skribita per komenca majusklo:Ekzemple la tuta familio de tigroj estas Panthera tigris * En botaniko, aliflanke, la specifa epiteto kutime estas skribita per minusklo, sed foje oni uzas ankaŭ majusklon:Ekzemple Narcissus papyraceus Trinoma nomo Por iu taksono malsupre la rango de specio, kiel subspecio, vario aŭ formo, tria nomo estas aldonato. Ekzemple: * Phalacrocorax carbo novaehollandiae (zoologia subspecio) * Adenia aculeata subsp. inermis (botanika subspecio) * Pinus nigra var. pallasiana (botanika vario)(Por simpleco, tiu listo preterlasas nomon de biologisto, kiu normale estas aldonita.) Vidu Ankaŭ Karolo Lineo Kategorio: Biologio Kategorio: Klasifikaj sistemoj af: Binomiale naam ang: Tƿinemniendlic nama ar: تسمية ثنائية ast: Nome binomial bg: Бинарна номенклатура bn: দ্বিপদী নামকরণ bs: Binomijalna nomenklatura ca: Nomenclatura binomial cs: Binominální nomenklatura cy: Enw deuenwol de: Nomenklatur (Biologie) el: Διωνυμική ονοματολογία en: Binomial nomenclature es: Nomenclatura binominal et: Binaarne nomenklatuur fa: نام علمی fi: Kaksisanainen nimikkeistö fr: Nom binominal hi: द्विपद नामकरण hr: Dvojno nazivlje hsb: Nomenklatura (biologija) hu: A fajok tudományos neve id: Tatanama biologi is: Tvínefni it: Nomenclatura binomiale ja: 学名 jv: Tata jeneng binomial ka: ბინომიალური ნომენკლატურა ko: 학명 la: Binomen lt: Binarinė nomenklatūra map-bms: Tatajeneng binomial ms: Tatanama binomial nds: Bioloogsche Nomenklatur nl: Binomiale nomenclatuur nn: Biologisk nomenklatur no: Nomenklatur (biologi) oc: Nomenclatura binomiala pt: Nomenclatura binomial qu: Mitan kamaypaq suti ro: Nomenclatură binară ru: Биноминальная номенклатура sc: Nomencladura binomiale scn: Numinclatura binumiali simple: Binomial nomenclature sl: Dvočlensko poimenovanje sq: Nomenklatura (biologji) sr: Биномијална номенклатура sv: Binomial nomenklatur szl: Binůminalne mjanowańy te: ద్వినామ నామకరణ th: ระบบการเรียกชื่อสิ่งมีชีวิตแบบทวินาม tr: İkili adlandırma uk: Біноміальна номенклатура ur: دو اسمی تسمیہ vec: Nomenclatura binomiałe vi: Danh pháp hai phần wa: Sincieus latén zh: 双名法 zh-min-nan: Ha̍k-miâ
|
|