Progressive Music & Classic Rock portal
       


Official Portals : Progressive Music, Classic Rock | Electronica, Electronic Music | New Age, World Music
   

Portuguese on-line portal English on-line portal Arabic on-line translation Bulgarian on-line translation Simplified Chinese on-line translation Czech on-line translation Danish on-line translation German on-line translation Greek on-line translation English on-line translation Spanish on-line translation Finnish on-line translation French on-line translation Hindi on-line translation Croatian on-line translation Italian on-line translation Japanese on-line translation Korean on-line translation Dutch on-line translation Norwegian on-line translation Polish on-line translation Portuguese on-line translation Romanian on-line translation Russian on-line translation Swedish on-line translation Traditional Chinese on-line translation
Article: Biologio


From: Wikipedia, the free encyclopedia.

Biologio

BiologioVivoscienco estas la scienco pri la fenomenoj de la biosfero. Biosfero estas la parto de la mondo kiun konsistigas la vivo kaj la vivaj estaĵoj.Tiu scienco studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivaĵoj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn de vivaj estaĵoj inter ili kaj kun ilia ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.La vivo estas studata je molekula nivelo fare de molekula biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (dekstrume, ekde supre maldekstre): bakterio Escherichia coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

Ĉef-artikolo: VivoĈiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco ankaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: EvoluismoUnu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel Wallace) starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskribas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj diversaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sinsekvoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.

Diverseco: La diverseco de la vivuloj

Malgraŭ la jam substrekita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj."Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domajnoj:: Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Vegetaloj -- AnimalojSed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon:
* Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj")
* Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj")
* NukleulojAldone al tiuj tri domajnoj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj:
* virusoj
* Prionoj

Daŭreco: La komuna origino de la vivo

Ĉefartikolo: Komuna originoGrupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko.La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Interrilatoj: grupoj kaj medioj

Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegaj interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

Panoramo de biologio

Strukturo de la vivo

Vidu ankaŭ: Molekula biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-BiologioMolekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo. Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitajn ĉelojn de plurĉelaj vivuloj kiel homoj.La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivuloj

Fiziologio provas kompreni la meĥanikan, fizikan kaj bioĥemian funkciadon de la vivulaj strukturoj. La temo pri "strukturo kaj funkcio" estas centra en biologio.Tradicie, la fiziologiaj studoj dividiĝas inter planta fiziologio kaj animala fiziologio, sed la fiziologiaj principoj estas universalaj ĉe ĉiuj studitaj vivuloj. Ekzemple, tio, kio estis lernita pri la fiziologio de la gista ĉelo grandparte validas ankaŭ por homaj ĉeloj. Anatomio estas grava parto de fiziologio kaj pri studas kiel organaj sistemoj funkcias kaj interagas. La studado de tiuj sistemoj koncernas ankaŭ kuraciste orientitajn fakojn kiel nervobiologion, imunologion, ks.
Biologia klasado
Ĉefartikolo: Biologia klasadoLa ĉefe sistemo de biologia klasado estas la Linea taksonomio, kiu inkluzivas rangojn kaj la dunoman nomenklaturon.Main articles: Ecology, Ethology, Behavior, Biogeography Ecology studies the distribution and abundance of living organisms, and the interactions between organisms and their environment. The environment of an organism includes both its habitat, which can be described as the sum of local abiotic factors like climate and geology, as well as the other organisms which share its habitat.Ecological systems are studied at several different levels from individuals and populations to ecosystems and biosphere level. Ecology is a multi-disciplinary science, drawing on many other branches of science. Ethology studies animal behavior (particularly of social animals such as primates and canids), and is sometimes considered as a branch of zoology. Ethologists have been particularly concerned with the evolution of behavior and the understanding of behavior in terms of the theory of natural selection. In one sense the first modern ethologist was Charles Darwin, whose book The expression of the emotions in animals and men influenced many ethologists. Biogeography studies the spatial distribution of organisms on the Earth, focusing on topics like plate tectonics, climate change, dispersal and migration, and cladistics.-->

Etimologio de la vorto "biologio"

La vorto "biologio" devenas de la grekaj vortoj βίος (bios), kiu signifas 'vivo', kaj λόγος (logos), kiu signifas 'vorto' aŭ 'studo'. Ĝia moderna signifo aperis ĉirkaŭ la jaro 1800.

Listo de biologiaj fakoj


* Anatomio
* Astrobiologio
* Biofiziko
* Biokemio/ Bioĥemio
* Biokomputiko
* Biospeleologio
* Bioteknologio/Bioteĥnologio
* Ĉelbiologio
* Disvolviĝ-Biologio
* Ekologio
* Etologio
*
Evoluismo
*
Farmakologio
*
Fenologio
*
Filozofio de Biologio
*
Fiziologio
*
Genetiko
*
Histologio
*
Imunologio
*
Marbiologio
*
Matematika biologio
*
Molekula biologio
*
Mikologio
*
Mikrobiologio
*
Model-Organismoj por Biologio
*
Nervscienco
*
Paleontologio
*
Parazitologio
*
Psikobiologio
*
Radiobiologio
*
Struktura Biologio
*
Taksonomio

Faklibroj en Esperanto


* NEERGAAARD, Paul,
Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj', SAT, 1937
* ROSTAND, Jean, ''La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
* ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis d-ro Béla Mészáros, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
* D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro
Állatismeret) (eldonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis d-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor Papp; la tradukon fake reviziis d-ro Carl Støp-Bowitz) esperanta traduko 1985
* Lamarko ( Lamarck),
Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Eksteraj Ligoj en Esperanto:


*
Enkonduko en la Biologion
*
Biologia Terminaro
Latina, Angla, Esperanto
*
Biologia sites

Vidu ankaŭ jenon:


* Zoologio
* Botaniko
* Listo de biologoj
* Medicino
* Kemio
* Biologia klasado
af: Biologie
als: Biologie
am: ሥነ ሕይወት
an: Biolochía
ar: علم الأحياء
arz: بيولوجيا
ast: Bioloxía
az: Biologiya
ba: Биология
bar: Biologie
bat-smg: Bioluogėjė
be: Біялогія
be-x-old: Біялёгія
bg: Биология
bn: জীববিজ্ঞান
br: Bevoniezh
bs: Biologija
bug: ᨅᨗᨕᨚᨒᨚᨁᨗ
ca: Biologia
ch: Bioloyia
co: Biologia
crh: Ayatiyat
cs: Biologie
csb: Biologijô
cv: Биологи
cy: Bioleg
da: Biologi
de: Biologie
diq: Biyoloci
dv: ދިރުމާބެހޭ އިލްމު
el: Βιολογία
en: Biology
es: Biología
et: Bioloogia
eu: Biologia
ext: Biologia
fa: زیست‌شناسی
fi: Biologia
fiu-vro: Bioloogia
fo: Lívfrøði
fr: Biologie
frp: Biologia
fur: Biologjie
fy: Biology
ga: Bitheolaíocht
gd: Bith-eòlas
gl: Bioloxía
gv: Bea-oaylleeaght
hak: Sâng-vu̍t-ho̍k
haw: Kālaimeaola
he: ביולוגיה
hi: जीव विज्ञान
hr: Biologija
hsb: Biologija
ht: Biyoloji
hu: Biológia
hy: Կենսաբանություն
ia: Biologia
id: Biologi
ie: Biologie
io: Biologio
is: Líffræði
it: Biologia
iu: ᐆᒪᔅᓱᓯᖃᕐᑐᓕᕆᓂᖅ/umasusirkartuliriniq
ja: 生物学
jbo: mivyske
jv: Biologi
ka: ბიოლოგია
kaa: Biologiya
kk: Биология
kl: Uumassuseqartulerineq
kn: ಜೀವಶಾಸ್ತ್ರ
ko: 생물학
ks: علم حیاتیات
kw: Bywonieth
ky: Биология
la: Biologia
lad: Biolojiya
lb: Biologie
li: Biologie
lmo: Biulugía
lo: ຊີວະສາດ
lt: Biologija
lv: Bioloģija
map-bms: Biologi
mg: Biolojia
mhr: Биологий
mk: Биологија
ml: ജീവശാസ്ത്രം
mn: Биологи
ms: Biologi
mt: Bijoloġija
mwl: Biologie
my: ဇီဝဗေဒ
myv: Биологиясь-эриеньсодамось
nah: Yōlizmatiliztli
nap: Biologgia
nds: Biologie
nds-nl: Biologie
ne: जीवशास्त्र
nl: Biologie
nn: Biologi
no: Biologi
nov: Biologia
nrm: Biologie
oc: Biologia
os: Биологи
pam: Biologia
pih: Biiolojii
pl: Biologia
pnb: حیاتیات
ps: ژونپوهنه
pt: Biologia
qu: Kawsay yachay
ro: Biologie
roa-rup: Biologhia
ru: Биология
sa: जीवशास्त्रं
sah: Биология
sc: Biologia
scn: Bioluggìa
sco: Biology
sh: Biologija
si: ජීවවේදය
simple: Biology
sk: Biológia
sl: Biologija
sm: Paiolo
so: Bayoloji
sq: Biologjia
sr: Биологија
ss: Ibhayoloji
stq: Biologie
su: Biologi
sv: Biologi
sw: Biolojia
ta: உயிரியல்
te: జీవ శాస్త్రము
tg: Биология
th: ชีววิทยา
ti: ባዮሎጂ
tl: Biyolohiya
tr: Biyoloji
tt: Biologí
uk: Біологія
ur: حیاتیات
uz: Biologiya
vec: Biołogia
vi: Sinh học
vls: Biologie
vo: Lifav
war: Biyolohiya
xal: Биолог
xh: IBayoloji
yi: ביאלאגיע
zea: Biologie
zh: 生物学
zh-classical: 生物學
zh-min-nan: Seng-bu̍t-ha̍k
zh-yue: 生物學

 


Text without tables, images, media files

 ¬ Database used: 2009
 ( click here to reedit this article )

  Print "Biologio"

>

All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Wikipedia® is a registered trademark of the Wikimedia Foundation, Inc.


e-Mail Printer MS I.E. FireFox Opera AddThis AddToAny Socializer

Google
 

Agenda

« < February 2010 > »
S M T W T F S
31 1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 1 2 3 4 5 6

Encyclopedia of the Music : History | Musical Education ( Ethnomusicology - Musicology ) Composition ( Notation - Theory ) Production ( Genres - Musicians ) Musical Instruments




© 1997-2010 Progressive Music & Classic Rock portal
Joomla! is Free Software released under the GNU/GPL License.
web counter