Article: Alfred Russel Wallace
From: Wikipedia, the free encyclopedia.Alfred Russel WallaceAlfred Russel WALLACE (n. la 8-an de januaro 1823, Usk, Monmouthshire, Britio – m. 7-an de novembro 1913, Broadstone, Dorset) estis brita naturesploristo, kiu ellaboris sendependan teorion pri la evoluo.Li konatiĝis kiel instruisto (1844–45) kun Henry Walter Bates, kiu direktis lian atenton al la insektoj. Ili partoprenis kune en ekspedicio en la Amazonio (1848). Wallace aperigis en 1853 la libron A Narrative of Travels on the Amazon and Rio Negro. Dumvoje el Sud-Ameriko, lia ŝipo sinkis kaj tiel la kolektaĵoj, notoj perdiĝis krom tiuj, kiujn li jam pli frue sendis al Anglio.Wallace esplorvojaĝis inter 1854 kaj 1862 la Malajan duoninsulon, por trovi novajn pruvojn por sia evolua teorio. Li verkis en la insulo Borneo (1855), en Sarawak la verkon On the Law Which Has Regulated the Introduction of New Species.Li suferis en Ternate (apartenante al Maluku-insuloj) en 1858 je malario kaj kiam li eksaniĝis en februaro de 1858, pripensis la homan evoluon kaj rememoris la pensojn de la ekonomo Thomas R. Malthus pri la tromultiĝo. Tiam li ekpensis, ke la „plej kapabla devas pluresti”. Li ellaboris dum unu vespero kaj glatigis du tagojn kaj poste tuj plusendis en Anglion al Darwin, kiu ricevis la manuskripton la 3-an de junio.Laŭ konsiloj de la fama geologo Siro Charles Lyell kaj la fama botanikisto de Siro Joseph Hooker, oni laŭtlegis studlaborojn de Wallace kaj teorion de Darwin kiel komunan artikolon en la kunsido de la Linné-asocio, la 1-an de julio, 1858.Ĉar li simile pensadis pri la evoluo kiel Darwin, la mondo ligas la nomon de Darwin al la evoluo. Tio okazis, ĉar Darwin pli detale ellaboris sian teorion kaj li atingis akcepton de la teorio.Kvankam Wallace kaj Darwin same opiniis, ke la homo evoluis per natura selektado, Wallace neis la selektadon je la homa pensado, por ties evoluo - laŭ Wallace – necesis interveno de iu nebiologia estaĵo.La brita registaro donis al li en 1910 la Honorordenon. Wallace estis fervora apoganto de la ŝtatproprigo de la agroj kaj la egalrajtigo de la virinoj.Pluaj verkoj * The Malay Archipelago (1869) * Contributions to the Theory of Natural Selection (1870) Wallace Wallace Wallace Wallace ar: ألفرد راسل والاس bg: Алфред Ръсел Уолъс bn: আলফ্রেড রাসেল ওয়ালেস ca: Alfred Russel Wallace cs: Alfred Russel Wallace cy: Alfred Russel Wallace de: Alfred Russel Wallace el: Άλφρεντ Ράσελ Γουάλας en: Alfred Russel Wallace es: Alfred Russel Wallace et: Alfred Russel Wallace fi: Alfred Russel Wallace fr: Alfred Russel Wallace ga: Alfred Russel Wallace gl: Alfred Russel Wallace he: אלפרד ראסל וולאס hu: Alfred Russel Wallace id: Alfred Russel Wallace it: Alfred Russel Wallace ja: アルフレッド・ラッセル・ウォレス ko: 알프레드 월리스 la: Alfredus Russel Wallace lt: Alfred Russel Wallace lv: Alfrēds Rasels Volless nl: Alfred Russel Wallace no: Alfred Russel Wallace pl: Alfred Russel Wallace pt: Alfred Russel Wallace ro: Alfred Russel Wallace ru: Уоллес, Альфред Рассел simple: Alfred Russel Wallace sk: Alfred Russel Wallace sl: Alfred Russel Wallace sv: Alfred Russel Wallace th: อัลเฟรด รัสเซล วอลเลซ tr: Alfred Russel Wallace uk: Альфред Рассел Воллес zh: 阿弗雷德·羅素·華萊士
|
|